“Sciu ke nenombreblajn aferojn mi malkovris, tamen mi instruas kio estas grava:

 la ekziston de la homa sufero, ties kialon kaj la manieron transiri ĝin.”

Sidharta  Gaŭtama

 Budho

 

PREZENTO

Post jaroj da klopodoj komencitaj fine de la okdekaj jaroj, en 2001 estis inaŭgurita Templo Enkoĵi, laŭvorte "Templo de Ronda Lumo ", staranta en kampara zono de la urbo Itapecerica Serra, en la metropolitena regiono de la urbo San-Paŭlo.

Templo Enkoĵi estas templo de la japana Zen-budhisma tradicio celanta la gvidadon de budhismaj instruoj kaj praktikoj. Lia fondinto kaj abato estas Monako Tensho Ohata, naskita en 1918 en Japanio.

Sekvante la gvidon de sia fondinto, la templo ankaŭ ricevas kaj dialogas malferme kaj aktive kun ĉiuj budhismaj skoloj, en kreskanta movado favore al instruoj kaj praktikoj iniciintaj de Budho, instruataj ekde antaŭ 2600 jaroj ĝis hodiaŭ.

Okazas en Enkoĵi diversaj budhanaj ceremonioj, same kie la praktikado de la budhisma meditado nomata “Zazen”, gvidita de monaĥoj, krom kursoj kaj periodoj de koncentriĝa trejnado (“Seŝin”), konservado de familiaj “Ihai” kaj aliaj agadoj rilatantaj al Budhismo.

Helpe al ĝia abato, neprofitcela asocio zorgas la templon, kiu tenas sin per la laboro de volontuloj, donacoj de praktikantoj kaj kontribuoj de asociitaj familioj.

Ĝi staras en propra tereno najbara al loko nomata "Valo de la Temploj", bela parko kie estas naturskala repliko de la japana templo Kinkakuĵi, laŭvorte "Ora Templo" (kies origina trovigās en la urbo Kioto en Japanio) kiu, em Brazilo, estis inaŭgurita en 1976 por gastigi la cindrojn de amataj forpasintoj.

Tiel, kvankam fizike proksima, kaj agante kune kaj sinergie ekde ĝia fondo, Templo Enkoĵi estas institucio sendependa kaj memstara de la Kinkaku-ĵi / Valo de la Temploj, kiu estas privata institucio dediĉata al la konservado de cindroj en niĉoj kaj kiu prizorgas la parkon – do ambaŭ intitucioj havas malsamajn horarojn, funkciulojn kaj mastrumajn gvidliniojn (vidu pli ĉe menuo "agadoj").

La menuo em la supro de tiu ĉi paĝo sendas al klarigoj de kelkaj el la centraj konceptoj de Budhismo, resume skribitaj, kaj provizas pli da informoj pri Templo Enkoĵi.

 

 

• Telefono: 51 – 11 - 4667-5345  (nur sabate kaj dimanĉe, de la 10a ĝis la 14a – horzono de Brazilio)                Retadreso: temploenkoji@gmail.com

Urbo Itapecerica da Serra, en la metropolitena regiono de urbo San-Paŭlo  -  Ŝtato San-Paŭlo  -  Brazilo